Resumo de informoj en niaj Informiloj (en pdf)
» La 79-a Kongreso de SAT 2006 disvolviĝis en Beogrado, inter la 19-a kaj la 26-a de aŭgusto. En tiu ĉi paĝo oni povas legi priskribon de ĝiaj aktivaĵoj kaj en tiu alia la deklaracion aprobitan ĉe la fino de la kunveno.
» SATeH ree okupiĝis de la Libroservo kiu estis organizita en la Hispana Esperanto-Kongreso en El Puig (apud Valencio) en la monato julio. Krome, la anoj de SATeH reprezentis SAT-on en la Movada Foiro okazinta dum la Universala Kongreso de Florenco, kaj gvidis la tie okazintan kunvenon de SAT-anoj, por debati kaj prezenti la asocion al la interesiĝntaj esperantistoj.
» Nia ĉilia kamarado José Antonio Vergara partoprenis, la 20-an de julio en Milano, en la prezentado organizita de nia frata asocio Arciesperanto per prelego pri: Ĉu esperanto estos lingvo ebla de alia mondo ebla?. Arciesperanto estas novkreita asocio, sub la ombrelo de la vasta itala progresema asociaro Arci.
» Nia frat-asocio SAT-Amikaro estas unu el la 150 grupoj kiuj partoprenis en la 2a Salono de la Paciniciatoj, okazinta en Parizo de la 2a ĝis la 4a de junio de 2006. Rigardu en jena paĝo pri tiu iniciato, plus aliaj aktivadoj porpacaj de nia asocio.
» La 10an de majo, prezentado de la libro "El hombre que desafió a Babel", traduko de la verko "La homo kiu defiis Babelon", de H. Masson kaj R. Centassi, en la Librejo Muga de la madrida kvartalo Vallecas.
» Ni ĉeestis en la festa kaj batala agado organizita post manifestacio de la anarkiista sindikato CNT kontraŭ la propono de nova Labora Reformo. Jen kelkaj bildoj.
» Por kunmemori la Internacian Virinan Tagon de 2006, 23 virinaj organizoj de la provinco kaj la urbo Hiroŝimo sendis mesaĝon al ĉiuj landoj, pere de la esperantistaro tutmonda. La kunliga Komitato petis la sendon de mesaĝoj apogantaj la artikolojn 9an kaj 24an de la japana Konstitucio, kiu pritraktas, respektive, la rifuzon al la uzo de la milito en eksteraj aferoj, kaj la egalecon de viroj kaj inoj. Vidu la tekston de la alvoko (en Esperanto kaj aliaj lingvoj, kaj en la hispana).
Oni ricevis mesaĝojn el 35 landoj. La organiza Komitato montris, en kunveno organizitan la 4an de marto en la Atombomba Muzeo de Hiroŝimo, sian dankon al la esperantistoj, kaj sian esperon ke tiu internacia apogo helpu kontraŭi la kampanjon de diversaj politikaj organizoj en Japanio favoraj al la modifo de la japana Konstitucio en pli agresan kaj konservativan direkton, kaj favori la internaciajn iniciatojn por la paco. Dum la kunveno oni menciis Esperanton plurfoje, kaj la ĉeestantoj, 450 aktivuloj el 23 virinaj organizoj, ricevis broŝuron de la mesaĝoj presitaj.
» Antaŭ pli ol unu jaro, pluraj membroj de KEA (Kataluna Esperanto-Asocio) proponis al Indymedia Barcelono esperantan version de la paĝaro. Kiel rezulto de tio, de unu jaro ĉiuj esperantistoj povas ĝui tiun progreseman portalon de novaĵoj tute en esperanto. Krom la zamenhofa lingvo, la ttt-ejo estas disponebla ankaŭ en la kataluna, la hispana kaj la angla. Temas pri la dua paĝaro apartenanta al la reto de sendependaj komunikiloj Indymedia kiu publikigas sian enhavon en esperanto. La alia estas la brazila versio. Jen bona provo montri la utilecon de la internacia lingvo esperanto por publikigi soci-politikajn novaĵojn kiuj havas ĝeneralan intereson.
» La 17-an de decembro atingis sian finon kurso de esperanto gvidita de unu el niaj membroj en la librejo "Muga" de Madrido. Pro tio SATeH organizis iun ekspozicion kaj vendadon de esperanta materialo, kiu levis grandan intereson inter la lernintoj. Poste ni renkontiĝis en proksima manĝeĵo por tagmanĝi, kaj tiel liveri al la lernintoj taŭgan okazon por observi la realan kaj ĉiutagan uzon de la esperanta lingvo. Vi povas vidi iujn fotojn en jena paĝo.
» SATeH partoprenis en la lasta Andaluza Kongreso de Esperanto, de la 8a al la 9a de oktobro, kun elmontro de sia kultura materialo. Pliaj informoj en la retejo de la Andaluza Asocio de Esperanto.
» Triajare, starigo de informa budo pri Esperanto en la Festo de la Komunista Partio de Hispanio. Vidu fotojn en jena paĝo.
» Oni povas trovi en aparta paĝo diversajn lastatempajn porpacajn agadojn de la SATa movado:
» La
SAT-kongreso 2005 okazis en kroata ĉefurbo Zagrebo, inter la 2a kaj 9a de
julio. En jena paĝo
oni povas legi la deklaracion kaj la gvidrezolucion aprobitajn ĉe la fino.
Venonta kongreso okazos denove en la Balkana Duoninsulo, en Beogrado; pri tio,
oni povas legi la artikolon, "Renaskigi la esperon en Balkanio".
» SATeH prizorgis la Libroservon de la Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Alcalá de Henares, kie ni ankaŭ organizis nian internan kunvenon.
» Kurso de Esperanto dum la Solidaraj Tagoj en la Universitato Carlos III, en la apudmadrida urbo de Leganés, organizita de nia asocio, al 8an kaj 15an de marto. Pliaj informoj, en la retejo de la Universitata Socia Asembleo.
» Dum la tagoj 4a, 5a kaj 6a de marto ĉijara okazis en Mataró (urbo proksima al Barcelono), en gastejo Can Soleret, renkontiĝo de progresemaj esperantistoj, profitante la okazigon de kurso en la sidejo de loka sindikato CNT. En jena retpaĝo aperas la programo kiu disvolviĝis.
» Informaj kaj kulturaj agadoj:
Vi povas viziti nian fakon pri kulturo. Inter alie, vi povas informiĝi pri nia nova servo de muziko en Esperanto.
En la paĝaro de SAT-kulturo, vi nun povas legi diversan materialon pri la Eŭropa Konstitucio, plejofte el kritika vidpunkto. Legu diversajn tekstojn ankaŭ en nia fako Opinio.
» Partopreno de la esperantista alternativa movado en la 5a Monda Socia Forumo en Porto Alegre (Brazilo). Vidu raporton kun fotoj en jena blogo, kaj mencion (en la portugala) en raporto pri la kunveno.
» El la fino de la monato decembro estis interrompita la elsendo de la alternativa radio, Radio Bronka, el Barcelono, kiu posedas sekcion en esperanto, aŭskulteblan ankaŭ en la Reto. La fermo estis okazigita por la traslokigo de la frekvenco de la oficiala Radio 5. SATeH montris sian solidaron al Radio Bronka, kaj sendis mesaĝon al la kataluna registaro, petante ke oni trovu solvon por tiu stacio, kiu plenumas gravan rolon informan kaj kulturan. Vidu la komunikon en esperanto, kaj ankaŭ en la hispana kaj la kataluna lingvoj.
» Dum la longa semajnfino komence de decembro (4a, 5a kaj 6a) okazis en Granado la 22a kongreso de ILA (Internacia Laborista Asocio), kiu kunigas anarkisindikatismajn organizojn de multaj landoj. Ĉifoje kunvenis 50 delegitoj el 14 naciaj organizoj alvenitaj el la tuta Eŭropo kaj Latinameriko. Krome ĉeestis cento da observantoj. Kiel en ĉiu internacia kunveno la lingva problemo evidentiĝas kaj kvankam la oficialaj lingvoj de la kongreso estis kaj la hispana kaj la angla, multaj el la ĉeestantoj interesiĝis pri Esperanto kaj fakte sufiĉe alproksimiĝis al budo starigita de la Kontaktejo pri Esperanto de la CNT kaj SATeH, kie ni interparolis kun la interesatoj, disdonis flugfoliojn kaj diversan materialon kaj vendis librojn. Ni povis kontakti malnovajn lernintojn kiuj forlasis la studadon kaj promesis daurigi ĝin post kiam ili konstatis, ke sufiĉe da homoj uzas E-on kaj en progresemaj medioj kaj en liberecanaj organizoj. Oni konstatas, ke en tiuj liberecanaj medioj la ideo pri E-o sufiĉe pretervivas.
» Indymedia Barcelona enkondukas esperanton: Kataluna Esperanto-Asocio sukcesis la enkondukon de esperanto en la novaĵ-servejon Indymedia Barcelona. Indymedia estas granda reto prizorgata de grupoj en la tuta mondo kaj organizata per retlistoj kaj asembleoj. La informcentro estas libera kaj kolektiva loko, kiu permesas, ke esprimu sin individuoj, socialaj movadoj kaj ĉiaj organizoj sen eblecoj aliri la amaskomunikilojn. Sur tiu bazo, la asembleo de Indymedia Barcelona decidis prezenti esperanton kiel novan lingvan eblecon por legi la ĉefartikolojn. Per esperanto ĝi "celas kontribui al pli justa mondo, en kiu neniu, pro naskiĝo aŭ ekonomia nivelo, havu pli da eblecoj scipovi la superregantajn lingvojn; t.e., ĝi celas eviti diskriminacion pro lingvaj kialoj". Per tio esperanto prezentiĝas samnivele apud la kataluna, la hispana kaj la angla.
» Inter la 17a kaj la 19a de septembro 2004, SAT-en-Hispanio partoprenis denove la "feston" de la Komunista Partio de Hispanio, kie pasintjare ni jam disponis je propra budo, kun materialo pri Esperanto kaj pri la esperantista laborista movado. Ni denove konstatis la grandan intereson kiun nia movado vekas inter diversideaj progresemuloj kolektiĝantaj en tiaj eventoj.
» La ĉijara SAT-kongreso
okazis la unuan fojon en slovakia ĉefurbo Bratislavo, inter
la 14a kaj 21a de aŭgusto kun turisma postkongreso en Prago de la 21a
ĝis 28a de aŭgusto (kiun eblis viziti ankaŭ memstare). El la riĉa programo de la SAT kongreso mi menciu almenaŭ kelkajn
allogaĵojn: ekskursojn i.a. en atomcentralon, al Gabčikovo-Danuba kanalo, kaj al aliaj historiaj kaj kulturaj
celoj. El prelegoj ni nomu almenaŭ tiun de Klaŭdo Roux pri la
natursciencaj terminoj en la nova PIV kaj multajn aliajn.
Oni prezentis novan libron, "Vivbruligita", eldonita de SAT.
Legu la deklaracion kaj la gvidrezolucion tie aprobitajn.
» Nia asocio ankaŭ partoprenis, fine de aŭgusto, en la Eŭropa Kongreso okazigita en Bilbao, en kiu ni, inter alie, zorgis pri la Libro-servo, kaj kie okazis nia Ĝenerala Asembleo. Vidu diversajn fotojn.
» La libro "7000 tagoj en Siberio", verkita de Karlo Ŝtajner, tradukita de Kreŝo Barkoviĉ kaj eldonita de SAT en 1983, estis tradukita al la ĉina lingvo pere de la Esperanta versio. Ĝi estos prezentita dum la Universala ĉijara kongreso. La esperanta versio estas aĉetebla en nia Libroservo.
» Dum julio nia asocio partoprenis en la Festivalo Etnosur, en la andaluza urbeto Alcalá la Real (provinco Jaén).
» Ni festas dum tiu ĉi somero la 125an datrevenon de la naskiĝo de Eugeno Lanti, la historia gvidinto de SAT. Legu portreton pri li en jena paĝo, kun versioj en la hispana, en la japana, kaj en la angla.
» Dum la 14a de aprilo la hispanaj respublikanoj kunmemoras la
datrevenon de la Dua Hispana Respubliko. Okaze de tiu kunmemoro, ni komencis je
tiu tago la publikigon de iom longa dosiero pri tiu historia periodo. Legu tie ĉi
la indekson kaj komencon de la artikolo.
Ni ankaŭ kunmemoras per tradukita artikolo la 30an
datrevenon de la portugala "Revolucio de la diantoj".
» La pasintan 11an de marto okazis terura atenco en Madrido, kun
la sekvo de preskaŭ 200 mortintoj kaj pli ol mil vunditoj. SATeH kondamnas tiun
barbaraĵon, frukton de la fortoj de la malhelo kaj solidaras kun la
viktimoj. Legu nian komunikon pri tiu bedaŭrata
terorago.
Ankaŭ meritas esti komentataj la postaj okazaĵoj en Hispanio: la
informa manipulado fare de la dekstrula registaro kaj la posta venko en la ĝeneralaj
balotoj de la Socialista Partio. Pri ĉio ĉi legu niajn artikolojn:
informoj kaj opinio. En
ekstera ligo vi povas aŭskulti radian
intervjuon al Hektor Alós pri la sama temo.
» Nia asocio partoprenis en la "Solidaraj Tagoj" okazintaj en la Universitato Carlos III de la apudmadrida urbo Leganés de la 23a de februaro ĝis la 5a de marto, per prelego kaj intensiva kurso.
» Ni daŭrigas nian taskon de tradukado de interesaj kulturaj aŭ politikaj tekstoj en Esperanton. Ekzemploj de la lastaj publikigitaj en tiuj ĉi paĝoj:
Artikolo "Ideologio kaj politiko en Hispanio", de la ekonomikisto Vicenç Navarro.
La filmdirektoro Julio Medem pretigis dokumentan filmon "Eŭska peloto" pri la eŭska problemaro. Ĝi estis tre kritikata en Hispanio, kaj per jena teksto li intencis klarigi siajn intencojn kaj agadkialon.
La konata ĵurnalisto Michel Collon publikigis artikolon pri la planoj de membroj de la usona administracio por disdividi Irakon (vidu en ekstera ligilon la tekston en la hispana lingvo). En tiuj ĉi niaj paĝoj vi povas legi la tradukon en Esperanto.
Lastatempa leĝaro en Hispanio celas la pligravigon de la lecionoj pri religio en hispanaj lernejoj. Jena artikolo kritikas tiun altrudon.
La "faktoro Dio", konata artikolo verkita de José Saramago, baldaŭ post la atakoj de la 11a de septembro.
» Prezentado pri Esperanto en la kulturejo "Ateneo de Madrido", grava historia loko de la progresema intelektula movado en Hispanio, profitante la prezentado de la "Gran Diccionario Español-Esperanto".
» Grupo de esperantistoj, ligataj al la movado de Barato (Hinda Unio) partoprenis la Mondan Socian Forumon en Mumbajo (Bombajo). Legu tie ĉi la tradukon de la Ĉarto de Principoj de la Monda Socia Forumo. En jena ekstera ligo, raporto pri la agado.
» SAT partoprenis en la Eŭropa Socia Forumo, kiu havis lokon en Parizo dum la monato de novembro de 2003. Trovu en aparta paĝo pliajn informojn.
» Publikiĝis en hispana lingvo la libro "Memoroj de liberecano", verkita de la anarkiisma kataluno, delonge ekzilita en Francio, Alfons Martorell (krom esperantisto li mem, patro de la konata Floréal Martorell, respondeculo de la muzikentrepreno Vinilkosmo)
» Datreveno de la ĉilia puĉo kaj de la murdo de Salvador Allende. Vi povas trovi la tekstojn de la lastaj alvokoj per la radio, en la hispana, kaj la tradukon al esperanto. Ankaŭ traduko de la himno de la Popola Unuiĝo de Ĉilio, "¡Venceremos!" ("Ja ni venkos").
» Dum pasintaj 12, 13 kaj 14 de septembro SATeH partoprenis en la tradicia festo de la Hispana Komunista Partio, kie ĝi starigis propran budon, kun materialo pri Esperanto kaj pri la laborista E-movado. Vi povas vidi fotojn.
» SATeH partoprenis en diversaj
manifestacioj kontraŭ la iraka milito.
Vidu tie ĉi informon (en esperanto) kaj
foton de la partopreno en la manifestacio ĉe la
usona milita marbazo de Rota (Kadizo, Andaluzio) kaj raporton pri la polica perforto dum la
madridaj manifestacioj ĉe la komenco de la militago.
En tiuj ĉi paĝoj, vi povas legi la
manifeston de SAT kontraŭ la milito, kaj ĝia
traduko al la hispana lingvo. Vi ankaŭ povas legi la manifeston redaktitan de la portugala
verkisto Saramago por la manifestacio de Madrido la 15an de marto.
Krome, vi povas legi tri
artikolojn pri la mensogoj de
la hispana registaro rilate la militon (tradukitajn el la hispana ĵurnalo El País).
» En grava ekspozicio kiu okazis en grava madrida artinstitucio "Círculo de Bellas Artes", pri la Internaciaj Brigadoj kiuj partoprenis la hispanan civilan militon, troviĝis en la fako "Propagando", granda, nepretervidebla afiŝo kiun eldonis en Esperanto la Kataluna Registaro. Vidu ĝin tie ĉi.
» Dum la monato de julio okazis en La Chaux-de-Fonds (Svisio) la Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). En tiu ĉi paĝo ni donas kelkajn informojn pri ĝiaj ecoj kaj enhavo. Vi povas viziti ankaŭ la oficialan paĝon de la Kongreso ĉe la retpaĝaro de SAT.
» La 18an de julio okazis, dum la Hispana Kongreso en Valencio, la ĝenerala Asembleo de SATeH. Oni aprobis la faritajn agadojn kaj oni konfirmis la antaŭan estraron. Se vi deziras pliajn informojn, skribu al ni.
» Rilate la katastrofon de la petrolŝipo Prestige, krom nia partopreno en manifestacioj, ni faris la tradukon al Esperanto de la manifesto redaktita de la plej grava organizaĵo defendanta la kontaminatan marbordon, la galega Nunca Máis (Neniam plu!), por la manifestacio en Bruselo je la 14 de junio, kaj krome adapton al Esperanto (koloro kaj teksto) de la logoo de tiu kampanjo.
» SATeH denoncis la dokumenton, kiun, laŭ peto de la Konsulejo de Hispanio en Moskvo, disdonas al siaj klientoj turismaj agentejoj.
» SAT-en-Hispanio subskribis la manifeston de la hispana "Laikisma Kunordigo". Vi povas ĝin legi (hispanlingve) en la paĝoj de la asocio Europa Laica.
» Jam oficialiĝis la versio en Esperanto de la revuo "Le Monde Diplomatique", danke al skipo kunordigita de kelkaj SATanoj. Ni dankas ilian sindonemon.