Izquierda y Esperanto - SATeH / Eugène Lanti la sennaciisto

IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

EUGÈNE  LANTI

LA  SENNACIISTO

 

La nomo de Eugenio Lanti estas apenaŭ konata ekster Esperantujo, eble nur en literaturamaj etosoj kaj per hazardaj cirkonstancoj: la apero de lia nomo en la romano "Rayuela" ("Marelo"), de Julio Cortázar aŭ en biografioj de George Orwell (poste ni detaligos ambaŭ okazojn). Eĉ en esperantistaj medioj lia figuro estas ofte malatentata ekster la proleta movado.

Kaj tamen lia figuro estas tre interesa. Lanti estis la kunfondinto kaj ĉefa gvidanto de "Sennacieca Asocio Tutmonda" (SAT), la asocio de esperantistaj laboristoj, kaj la teoriulo de nova doktrino, la sennaciismo, kiu celis la forigon de l' koncepto de nacio kiel gvida ideo de l' socia organizado.

La vera nomo de Lanti estis Eugène Adam, kaj li naskiĝis en malgranda normanda vilaĝo en 1879. Filo de malriĉaj kamparanoj, li translokiĝis al Parizo, kie li pergajnis sian vivon kiel manlaboristo.

En sia junaĝo li estis tre influata de anarĥiistaj ideoj, en kies medio li estis relative aktiva, kaj li havis kontaktojn kun kelkaj teoriuloj de la francaj anarĥiismo kaj radikalismo, kiel Faure, Ner aŭ Barbusse. Eugenio Lanti

Dum la unua mondmilito, li estis mobilizita kaj servis kiel kondukanto de ambulancoj, kaj tie firmiĝis lia forpuŝo al la naciismo kaj la milito. Estis dum tiuj jaroj kiam li ekhavis la unuajn kontaktojn kun Esperanto kaj eklernis la lingvon. Ankaŭ tiam komenciĝis lia kontakto kun la komunismo, sub la influo, kutima dum tiuj jaroj, de la Rusa Revolucio.

Reveninte, li prenis kontakton kun la esperantista laborista movado, kiu estis farinta siajn unuajn paŝojn en la jaroj ĵus antaŭ la milito, sed kiu tiam troviĝis malorganizita. En 1919 li estis nomumita redaktoro de l' bulteno de la franca asocio, "Le Travailleur Esperantiste", kie li unuafoje pruvis sian literaran talenton kaj sian laborkapablon.

SAT

Lanti partoprenis la esperantistan Kongreson de 1921, en Prago, kie estis decidita la kreado de asocio grupigonta specife la esperantistajn laboristojn ĉiulandajn. La preterado de la naciecoj estis tiel radikala ke estis decidite ke ne ekzistu naciaj filioj, kaj tial la elektita nomo, Sennacieca Asocio Tutmonda, kiel menciite.

La asocio, dekomence sub la ĉefgvidado de Lanti, komencis tre rapidan kreskadon. El la origino oni flegis ĝian pluralismon, tiel ke, per la kultura agado kaj la kontakto kun alinaciaj laboristoj, estu evitata ĉia dogmatismo. Tio ne ĉiam eblis, kaj dum la sekvantaj jaroj oni vidis fortajn streĉiĝojn, kaj foje dispartiĝojn, inter la diversaj tendencoj, anarĥiistoj, ortodoksaj komunistoj, socialdemokratoj, ktp. Estis grava ankaŭ la streĉiteco inter la konceptaro internaciista, kiu agnoskis la ekziston kaj gravecon de l' nacioj, kvankam strebis al la kunekzistado inter ili, kaj la pli radikala sennaciismo, patronita de Lanti, kiu pretendis la forigon de ĉiu divido bazita sur la nacio, la etno aŭ la ŝtato. En 1928 oni trovis kompromisan solvon rilate la internan organizadon, reguligante la rilatojn inter la ĉiam universala SAT kaj la asocioj de laboristoj organizitaj sur la nacia aŭ ŝtata niveloj.

La sennaciismo neniam estis fermita doktrino. Oni povus ĝin kompreni kiel radikalan kosmopolitismon, ne nur en la senco de la forigo de l' nacioj, sed ankaŭ pro ĝia socia engaĝiĝo kontraŭa al la ekspluatado de la laboristoj. La rolo de Esperanto kiel rimedo de egaleca interrilato estis kerna en tiu ĉi idearo.

Lanti adoptis sian pseŭdonimon (bazitan sur sia franca kromnomo, "L'Anti") en 1921. Lia nomŝanĝo estis tiel radikala (krom el leĝa vidpunkto) ke li permesis al si la ŝercon anonci la memmortigon de E. Adam, kio estis publikigita en iuj revuoj kiel reala okazigo.

Lanti estis unu el la fondintoj de l' franca Komunista Partio, sed fine de la '20aj jaroj, kiel sekvo de kelkaj liaj vojaĝoj en Sovetunion, kaj de liaj opinidiferencoj kun la gvidantoj de l' soveta esperantista asocio SEU, estrita de Ernest Drezen, li forlasis la organizaĵon kaj fariĝis tre kritika kun tiu reĝimo. Dum la '30aj jaroj liaj kunpuŝiĝoj kun la soveta reĝimo fariĝis tre fortaj; li ankaŭ ne estis trockiisto, eĉ se lia ideologia evoluo havis kelkajn komunajn punktojn kun tiu kaj kun aliaj similaj organizaĵoj kiel la hispana POUM. En la jaro 1933 li forlasis siajn respondecojn en SAT, ĝuste kiel rimedo por konservi la internan unuecon de la asocio, sed ĉio ĉi estis senutila, ĉar dum la Grandaj Purigoj la soveta reĝimo fine malpermesis la esperantistan movadon kaj ekzekutis plurajn el ĝiaj ĉefaj gvidantoj.

Lanti kaj Esperanto

Lanti faris el Esperanto ne nur sian fundamentan esprimilon, sed ankaŭ sian agadakson. Li utiligis ĝin kiel kutiman rilatlingvon, eĉ en la hejma medio. Lia kunulino dum la '30aj jaroj estis la verkisto Ellen Kate Limouzin, onklo de l' konata aŭtoro George Orwell, kiu dum iom da tempo loĝis en ilia hejmo; Orwell kaj Lanti, kies politikaj opinioj havis plurajn punktojn komunajn, ne ĝuis, tamen, bonan personan interrilaton.

SAT donis multan gravecon al la kultura aktivado. La beletra stilo de Lanti estas alte taksata kiel ekzemplo de klareco kaj simpleco. Li verkis ĉefe eseajn tekstojn, sed ankaŭ estas tre interesa lia traduko en Esperanton de l' "Kandid" de Voltaire.

En 1936, en plia paŝo por firmigi sian kosmopolitismon, Lanti forlasis Francion por vojaĝo portonta lin tra la tuta terglobo, utiligante Esperanton kiel preskaŭ ekskluzivan rilatlingvon. Li mallonge pasis tra Hispanio kaj Portugalio, kaj li loĝis longan tempon en Japanio, kie li malsaniĝis kaj el kie li devis eskapi pro l' ĉikanado de la politika polico. Post mallonga restado en Aŭstralio kaj Novzelando, li pasis tra Urugvajo, Argentino kaj Ĉilio, kie li ne sentis sin komforta, pro la malforteco de la esperantista movado. Fine, en 1940 li alvenis al Meksikio. Tie li kunlaboradis kun la grupo eldoninta la revuon "Renovigo", suplemento en Esperanto de "Renobasion", publikigaĵo pledanta por raciigo kaj simpligo de la ortografio de la hispana lingvo. Ĝuste teksto de tiu ĉi lasta revuo, uzita en la ĉapitro 69 kiel beletra efekto, estas al kiu ŝuldiĝas la apero de l' nomo de Eujenio Lanti (tiele!) en la verko de Cortázar kiun ni supre menciis.

Bedaŭrinde, al lia pesimismo pri la politika situacio aldoniĝis la pligraviĝo de lia malsano, kaj ĉio kune kondukis lin al la memmortigo, ĉifoje reala, je la 17a de januaro de 1947. Lia heredprizorganto (kvankam li apenaŭ lasis ion pli ol paperoj) estis la ekzilita hispana eksdeputito Francisco Azorín, kiu estis membro de SAT, kaj kiu poste gvidis la meksikia esperantista movado.

SAT plu disvolvas sian politikan kaj kulturan laboron, ankoraŭ kun plej multaj el la specifaj trajtoj per kiuj Lanti ĝin stampis. Lastatempe eĉ estis rekonstruita la sennaciisma frakcio kiun Lanti estis inspirinta en la '30aj jaroj. Taŭgu tiu ĉi teksto por ke la parolantoj de Esperanto konu figuron de granda personeco kaj kiu estis multe pli ol hazarda beletra rolulo.

TdB

Versioj en la hispana (ankaŭ en pdf) en la japana kaj en la angla
En la reto troveblas la Manifesto de la sennaciistoj kaj pluraj artikoloj verkitaj de Lanti.