Izquierda y Esperanto - SATeH / Artikoloj /Civila malobeo (I)

IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

CIVILA  MALOBEO

De Francisco Fernández Buey

Publikigita de la revuo La insignia, novembro 2002

Parto I

Parto II

Parto III

Parto IV

Bibliografio

PARTO I

Mi finis mian pripenson pri la politiko kiel etiko de la kolektiveco (vidu tekston en la hispana: La Insignia, oktobro 2002) asertante ke la ĉefa elemento de la alternativa etik-politika sinteno de la nuno estas la civila malobeo. Kaj mi sugestis tie ke la demando kiun oni devas fari al si estas: kia civila malobeo por la epoko de la post-moderna tutmondiĝo?. Pri tio mi volas skribi nun.

Ĝis la sesdekaj jaroj de la dudeka jarcento la esprimo "civila malobeo" estis malmulte uzata kaj tre malofta en la eŭropa kultura medio. Antaŭ tiu dato la homoj kiuj sin konsideris malobeantoj, rezistantoj aŭ malsubmetiĝemaj al la leĝoj kaj la ŝtatoj preferis defini sin kiel revoluciuloj, ribeluloj aŭ per aliaj tiaj vortoj. La ricevo de la verkoj de Thoreau, Tolstoj kaj Gandhi, en kiuj aperas la koncepto de la civila malobeo, estis ĝis tiam tre limigita kompare kun la disvastigo de la tekstoj de aliaj aŭtoroj kiuj defendis la rajton je rezistado kontraŭ la tiranioj, la legitimecon de la nacia liberiĝo de la koloniaj popoloj per la armita vojo, la socialan revolucion aŭ eĉ la malaperigon de la ŝtatoj.

Inter la esceptoj de tiu situacio oni devus substreki kelkajn modernajn tekstojn kiuj mencias la civilan malobeon, en la kadro de la pacismo kaj la kontraŭmilitismo, dum la jaroj de supreniro kaj plifirmiĝo de la naci-socialismo. Ekzistas, ekzemple, kelkaj eksplicitaj referencoj al la koncepto de civila malobeo en la verkoj de du el la plej elstaraj homoj de la jarcento: Einstein kaj Russell. Sed, kiel mi diras, tiuj ekzemploj estis maloftaj en la kadro de la eŭrop-okcidenta politika filozofio. Ili nur ĉesis esti tiaj kiam, ekde la sesdekaj jaroj, etendiĝis tra Usono la batalo por la civilaj rajtoj de la nigruloj, animita de Martin Luther King, kaj la protesto kontraŭ la milito de Vietnamo.

En tiaj cirkonstancoj kompreneblas ke en nia kultura medio la civila malobeo estis ligita dum kelke da tempo kun la konscienc-obĵetado kaj ke ĝi estis komprenita kiel protest-maniero preskaŭ nure morala, kiel aludis Arendt en konata artikolo pri tiu afero. Sed jam Arendt substrekis diferencigon pri kiu endas atenti: la konscienc-obĵetanto sekvas la moralon de la bona homo; la movadoj de civila malobeo la moralon de la bona civitano.

La sukceso kiun dum la lastaj jaroj atingis la esprimo "civila malobeo" estas tre ligita kun la ĝeneraliĝo de la konscienco pri la dekadenco de la okcidentaj revolucioj kaj kun la percepto, ankaŭ ĝenerala, de la malsukceso de la plimulto de la socioj aperintaj post la revoluciaj movadoj de la dudeka jarcento. Dum la sesdekaj jaroj, kiam la novaj alternativaj socialaj movadoj ekfirmiĝas (feminismo, ekologiismo kaj pacismo), la esprimo "civila malobeo" havis tre limigitan cirkuladon ekster la avangardoj kiuj, en multaj eŭropaj landoj, leviĝis kontraŭ la danĝero de nova monda milito realigita per nukleaj armiloj. La esprimo "civila malobeo" gajnis defendantojn inter la publika opinio per la pacista kaj kontraŭmilitisma movado, kies plej disvolvita punkto situiĝas en la okdekaj jaroj.

Rilate al Hispanio, tre klariga ekzemplo pri tio kion mi diras estas la surprizo (kaj eĉ skandalo) kiun kaŭzis en la medioj de la revolucia maldekstro la pripenso de Manuel Sacristán pri la gandhismo. En debato okazinta en Barcelono en 1977 kun la germana filozofo W. Harich, Sacristán, kiu tiam estis la plej agnoskita intelektulo de la komunista kaj marksista maldekstro en nia lando, atentigis pri la graveco studi kaj kompreni la gandhisman strategion de civila malobeo atentante pri tri faktoroj: la nesufiĉeco de la leninisma vidpunkto pri la militoj en la epoko de la amasdetruaj armiloj, la katastrofa konsekvenco de la dialektiko "ju pli malbone, des pli bone" kaj la konscienco pri la ekologia krizo okazinta pro la iompostiome pli evidenta transformo de la produktaj fortoj en detruaj fortoj, en detruaj fortoj de la naturo kaj de la specioj kiuj en ĝi loĝas1 . Devis pasi kelkaj jaroj por la komenco de la dialogo inter la marksista kaj la gandhisma tradicioj. Kaj por diri la veron, ĝi nur solidiĝis je la mezo de la okdekaj jaroj, en malgrandaj grupoj kiuj kunigis la aktivan pacismon, la socialan ekologiismon kaj la novan senton, alportitan de la feminista movado, pri la privata kaj la politika.

Sed post la falo de la "socialisma sistemo", finiĝis la duflankeco de la mondo kaj komenciĝis nova imperia fazo kaj plivastiĝis la nombro da demokratioj laŭnome reprezentaj en la kvin kontinentoj kaj la uzo de la esprimo "civila malobeo" ĝeneraliĝis en la eŭrop-usona kultura medio. Sufiĉas retumado tra la Reto por pruvi tion. Hodiaŭ oni parolas pri civila malobeo rilate al la plej diversaj sintenoj de soci-politika protesto kaj kadre de la plej malsamaj rezist-movadoj. La laŭvica elnombrado de la kazoj estus senfina. Sed eĉ sen forlasi la Reton, kaj sen ĉio-ampleksa celo, eblas mencii kelkajn ekzemplojn nur por klarigi la antaŭan aserton.

La kontraŭ-nukleaj protestoj en Germanio kaj la movado de la senlaboruloj en Francujo troviĝas hodiaŭ sub la nomo de la civila malobeo. Oni proponis agadojn, movadojn aŭ kampanjojn de civila malobeo rilate al la afero de la palestina popolo en Proksima Oriento kaj rilate al la afero de la enmigrintoj en la amerika kontinento. Oni defendis la civilan malobeon kontraŭ la armea ĉeesto en teroj kiuj estis komunumaj, kiel en la kazo de Vieques (Portoriko). Oni kvalifikis la agadojn de la Movado de la Senteraj Kamparanoj (M.S.T.) en Brazilo aŭ la indiĝenan reziston de la F.Z.L.N. (Zapatista Fronto por la Nacia Liberiĝo) en Meksiko aŭ de aliaj similaj grupoj en Ekvadoro, Venezuelo, Bolivio, ktp kiel agadojn de civila malobeo. Oni kvalifikas almenaŭ parton de la popola rezisto kiun vivas Argentino kiel civilan malobeon. Sed ankaŭ defendas la civilan malobeon kelkaj reprezentantoj de la venezuelaj mezaj klasoj kiuj kontraŭas la "bolivaranan" revolucion de Chávez aŭ kelkaj el la organizitaj grupoj kiuj kontraŭas la socialismon de Castro en Kubo.

En la lasta kunveno de la Monda Socia Forumo en Portalegro, Naomi Klein defendis ke la alternativo al la novliberala tutmondiĝo ne estas la "civila socio", sed la civila malobeo; kaj en la Socia Forumo de Barcelono Arcadi Oliveres konsideris ke la civila malobeo devas esti la strategio de la kontraŭ-tutmondiĝa movado. En la manifestacio kontraŭ la milito okazinta en Romo la 28an de septembro 2002 la estrarano de Rifondazione Comunista, Fausto Bertinotti, alvokis al la malobeo por alfronti la militisman projekton de Bush kaj Blair. De antaŭ sufiĉe da tempo la Critical Art Ensemble teoriumas pri la informadika civila malobeo2. En Katalunio proponiĝis antaŭ kelkaj jaroj kampanjo de civila malobeo kontraŭ la Leĝo de la Kataluna Lingvo aprobita de la Generalitat (aŭtonoma registaro) kaj, pli freŝ-date, en Eŭskio komenciĝis kampanjo de civila malobeo kontraŭ la Ŝtato. Estas multnombraj la grupoj kaj organizoj kiuj estas alvokintaj dum la du lastaj jaroj al la civila malobeo de la civitanaro kontraŭ la nova Leĝo de Universitatoj, kontraŭ la leĝaj limigoj al la reguligo de la neregulaj paroj aŭ kontraŭ la leĝoj de eksterlandeco.

Legante la dokumentojn de la ĉefaj alternativaj kaj kritikaj socialaj movadoj dum la du lastaj jaroj, la unua impreso estas ke, en la lingvo-uzo, la defendo de la civila malobeo superas multe tion kion ĝi signifis, ekzemple, en la priskribo de Martin Luther King. En la tre konata letero el la malliberejo de Birmingham, Luther King limigis la malobeon al la leĝoj kaj reguloj maljustaj, konsiderante tiaj tiujn kontraŭantajn la moralan leĝon aŭ la leĝojn kiuj, en sia aplikado, reprezentas apartigon de rajtoj kaj malegalan trakton, sed li klarigis samtempe ke «en nenia cirkonstanco mi favoras la malobeon nek la defion al la leĝo» (ĝenerale)3. Tamen, en la nuntempa lingvo-uzo de parto de la kritikaj kaj alternativaj socialaj movadoj la esprimo plivastiĝis tiom ke ĝi signifas, kelkfoje sendistinge, praktikojn, rezist-manierojn kaj postulojn de tiel vasta speco ke la malobeo fine estas ligita kun ideoj kaj konceptoj kiuj en aliaj ne tro foraj tempoj estis ligitaj kun ribeliĝo, nesubmetiĝemo, rajto je rezisto kontraŭ la tiranioj, nacia liberiĝo de la popoloj, sociala revolucio aŭ eĉ malaperigo de la ŝtatoj.

La uzo kaj misuzo kiujn oni faras hodiaŭ de la esprimo "civila malobeo" por priskribi aŭ favori kelkajn sintenojn aŭ rezist-movadojn kontraŭ la aŭtoritato kaj la leĝoj okazigas unuan problemon kiu kutime ne estas traktita en fakaj esploroj, kiuj, parenteze, jam estas multaj. Ĉi tiaj tekstoj kutime esploras la moralan, politikan kaj juran pravigon de la civila malobeo kverele aŭ dialoge kun iu dominanta jura tradicio kiu neas aŭ limigas tiun pravigon en la kazo de demokratiaj jur-ŝtatoj. Sed la plimulto el la tekstoj esploras historian kuntekston kie la defendantoj de la civila malobeo kontraŭ iu leĝo estis malgranda malplimulto, kaj ne kuntekston, kiel la nuntempa, kie la defendo de la civila malobeo, almenaŭ kiel slogano, pli kaj pli ĝeneraliĝas kaj, kelkfoje, eksignifas sintenojn kiuj antaŭe estis kvalifikitaj kiel revoluciaj aŭ ribeliĝaj aŭ estis pravigitaj per la rajto je rezisto kontraŭ kelkaj formoj de tiranio.

La problemo kiun mi esploras povas esti prezentita jene: la lasta vorto de la esprimo -malobeo- estas intuicie klara por ĉiuj aŭ por preskaŭ ĉiuj kiuj ĝin skribas kaj prononcas, sed la alia -civila- estas ambigua, multsignifa. Tia ambigueco pri tio kiel oni devas kompreni la vorton "civilan" okazigas grandan parton de la polemikoj pri la fundamento kaj pravigo de la civila malobeo nuntempe. Du el la antaŭe menciitaj ekzemploj klarigos plibone kion mi celas diri: multaj homoj konsideras morale kondamninda, kaj eĉ necivila, kampanjon de civila malobeo kontraŭ la Leĝo de la Kataluna Lingvo aprobita de la kataluna Registaro (almenaŭ dum la nacio posedanta de la Ŝtato al kiu apartenas la Generalitat de Catalunya daŭre favoras la hispanan lingvon) kaj aliaj homoj (inter ili, Fernando Savater) konsideras morale kondamninde ke oni alvoku al la civila malobeo favore al la kampanjo, nuntempe okazanta, por la sendependiĝo de Eŭskio dum tiuj kiuj ĝin defendas akceptas, aktive aŭ pasive, "la militisma obeo" al tiuj kiuj realigas terorismajn atencojn4.

La konsidero de eraroj kiel tiuj pri la civileco de la malobeo devigas min klarigi plidetale la esprimon. Tio estas kion mi faros en la sekva parto.

 

NOTOJ:

1: La vidpunkto de Sacristán legeblas en S. López Arnal kaj P. De la Fuente (Eld.). "Acerca de Manuel Sacristán". Barcelona. Editorial Destino. 1996.

2: La esprimo "informadika civila malobeo" estis ekuzita de la grupo teori-arta "Critical Art Ensemble" en la verkoj "The Electronic Disturbance" kaj "Electronic Civil Disobedience and Other Unpopular Ideas", kaj disvolvigita poste de Ricardo Domínguez en lia nova grupo "Electronic Disturbance Theatre" (EDT).

3: M.L. King "Letero el la malliberejo de Birmingham", en "Revo de egaleco", hispanlingva eldono de Joan Gomis. Eldonejo "Los Libros de la Catarata", Madrid, 2001, paĝoj 82-84.

4: En "Desobediencia civil y obediencia militar". El Correo 6/XI/2000, kaj pli freŝdate en kelkaj artikoloj en la ĵurnalo El País.

Tradukis P.F.

Versio hispanlingva